Maliculo (rolulo)

Jen arketipa malbonintenca "fiulo" en bildstria stilo, tia bildigo de fiulo estis precipe elstara en fruaj 20-a-jarcentaj mutaj filmoj kaj melodramoj

Maliculo, aŭ fiulomalbonulo, estas "malamika" rolulo en rakontoj, ĉu historia aŭ (plej ofte) fikcia rakonto. La antonimo de maliculo estas heroo.

La maliculo estas kutime la antagonisto de la rakonto, tiu kiu negative efikas kontraŭ la aliaj roluloj, ĉefe kontraŭ la protagonisto (la heroo). Sed kelkokaze la maliculo povas esti mem la protagonisto.

Plejofte la maliculo havas morale malbonajn ecojn: kruela, perforta, potencavida, senskrupula, senempatia, aroganteco, megalomania, krima.

Kelkfoje la maliculo estas freneza sciencisto. Ofte la maliculo havas lojala(j)n servanto(j)n.

Plejofte en populara kulturo la maliculo estas viro, sed ankaŭ inaj maliculoj okaze aperas.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search